Job 16

1Ijob respondis kaj diris: 2Mi aŭdis multe da similaj aferoj; Tedaj konsolantoj vi ĉiuj estas. 3Ĉu estos fino al la ventaj vortoj? Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas? 4Mi ankaŭ povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon. 5Mi fortigus vin per mia buŝo Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj. 6Se mi parolos, mia doloro ne kvietiĝos; Se mi ĉesos, kio foriros de mi? 7Sed nun Li lacigis min, Li detruis mian tutan esencon. 8Vi faris al mi sulkojn, tio fariĝis atesto; Mia senfortiĝo staras antaŭ mia vizaĝo, kaj parolas. 9Lia kolero disŝiras; Mia malamanto grincigas kontraŭ mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraŭ mi siajn okulojn. 10Ili malfermegis kontraŭ mi sian buŝon, insulte batas min sur la vangojn; Ĉiuj kune kontentigis sur mi sian koleron. 11Dio transdonis min al maljustulo, Ĵetis min en la manojn de malbonuloj. 12Mi estis trankvila; sed Li frakasis min, Li kaptis min je la kolo, disbatis min, Kaj Li faris min por Si celo. 13Liaj pafistoj min ĉirkaŭis; Li dishakas miajn internaĵojn kaj ne kompatas, Li elverŝas sur la teron mian galon. 14Li faras en mi breĉon post breĉo, Li kuras kontraŭ min kiel batalisto. 15Sakaĵon mi kudris sur mian korpon, Kaj en polvo mi kaŝis mian kornon. 16Mia vizaĝo ŝvelis de plorado, Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro; 17Kvankam ne troviĝas perfortaĵo en miaj manoj, Kaj mia preĝo estas pura. 18Ho tero, ne kovru mian sangon, Kaj mia kriado ne trovu haltejon. 19Vidu, en la ĉielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj. 20Parolistoj estas por mi miaj amikoj; Sed mia okulo larmas al Dio, 21Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko. 22Ĉar la nombro de la jaroj pasos, Kaj mi iros sur vojon nereveneblan.

Copyright information for Esperanto